AKTUALA jaro 2020 — 2021:
Ĉu ankaŭ vi ne ŝatas, se ĉirkaŭas vin forĵetitaj rubaĵoj?
Malgraŭ tio bedaŭrinde kuŝas rande de la vojoj plurmil litroj da forĵetitaj falaĵoj…
Se ĉiu sur sia vojo prenus nur unu rubaĵon el ili, kaj ĵetus tion en rubujon, la mondo estus pli pura, pli vivebla loko…
Aliĝu ankaŭ vi! !
Nia Naturprotekta (Geonauta Amika) Asocio mmfirme purigadas la liniojn de la pilgrimvojoj de El Camino en Hispanio. /3000 litrojn da rubaĵoj ni kolektis ĝis nun./
Aliĝu ankaŭ vi al ni, helpu kolekti rubaĵojn, aŭ subtenu niajn agadojn, ke ni povu haltigi tiun ĉi manieron de la naturdetruado. Pere de nia agado ni deziras longdistance solvi tiun ĉi planednivelan problemon. La linio de El Camino estas elstara ĉar venas pilgrimantoj el ĉiuj partoj de la mondo, kaj la famon de niaj afiŝoj tiuj homoj kunportas al iliaj hejmlandoj.
El viaj monaj subtenoj ni aĉetas sakojn por rubaĵoj, pinĉilojn por kolekti ilin, ni fabrikas atentigajn ŝildojn, kiujn ni meta apud la vojon.
Krome ni disigas flugfoliojn kaj afiŝojn en pilgrimant-rifuĝejoj kaj drinkejoj kie turniĝas multaj pilgrimantoj.
geonautax@gmail.com
Saluton al la leganto!
La plejparton de miaj lastaj dek vivojaroj mi pasigis per paŝado sur la pilgrimvojo El Camino, kaj finfaro de ĝiaj diversaj variantoj. Ĝis nun mi plenumis 12 itinerojn, kolektante 4000 kilometrojn, dum kio mia bonsorto kunportis min kun ĉiaspecaj gepilgrimantoj. Inter ĉiuj la plej atentinda estis
maljuna Sinjoro emeritiĝinta el Madrido, kiu piediris de Santiago ĝis Jerusalemo, kaj de Jerusalemo ĝis Santiago.
Tiu ĉi estis la unua signo, sur kies bazo mi komencis esploradi, kiel, kaj
kiumaniere ankaŭ mi mem povus plenumi jenan Sanktan Vojon?
Santiago – Jerusalemo
” Vojo, kiu levas vin inter la nubojn, kaj turnas vin en la koton. “
I. Etapo – Csiksomlyó – Màriazell – Mária survoje
II. Etapo – Mariazell – Paris – Santiago de Compostela
III. Etapo – Santiago – Lourdes – Roma
IV. Etapo – Roma – Jerusalemo
Unue mi mencius miajn kunpilgrimantojn, kiuj — kiam mi prezentis al ili mian
harhirtigan ideon — trovis tion iom stranga, sed poste ili entuziasme subtenis
min en la realigo de la plano.
La vojo prenos multajn milojn da kilometroj, kaj plurajn monatojn de la
partoprenontoj.
Kompreneble ni volonte akceptas alkroĉiĝantojn ankaŭ por partodistancoj.
Por helpi niajn postvenantojn, ni markos la tutan vojon per la subaj glumarkoj,
kaj ni fiksos la itineron per GPS. Dum la tuta vojo ni deziras pilgrimi en
malnovaj, arĥaikaj vestoj, kaj — krom ŝipoj, pramoj, kaj ĉaretoj movataj per
homa aŭ besta forto — ni deziras eviti ĉiujn aliajn veturilojn, la atingaĵojn de la
moderna epoko.